György Forró

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Forró [djordj forO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forró György estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, misiisto.

György Forró [1] naskiĝis en 1571 ie en Transilvanio. Li mortis la 18-an de oktobro 1641 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Forró aliĝis al la jezuitoj en 1588 en Krakovo. Li akiris filozofian (komprenu sciencan) kaj teologian diplomojn. En 1598 li pastriĝis, post jaroj li monaĥiĝis. Li instruiis filozofion kaj teologion en Graz ekde 1600. Inter 1607 kaj 1610 li estis misiisto en Transilvanio, poste en Supra Hungarujo kaj Dalmatio. Inter 1618 kaj 1623 li estis rektoro en Zagrebo, poste li havis signifajn jezuitajn postenojn. Li estis grava apoganto de Péter Pázmány dum fondo de Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie li estis rektoro inter 1736 kaj 1740 [2]. Samloke li doktoriĝis el teologio en 1736.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • partopreno en tradukado de Biblio en 1612
  • postlasintaj manuskriptoj (ekleziaj paroladoj) en 3 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]