Gyopárosfürdő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Gyopárosfürdő

Gyopárosfürdő [djopAroŝfurdO] (konata en HungarioPerlo de la Granda Hungara Ebenaĵo") estas signifa banloko, feriejo, ekstera apartenaĵo de Orosháza.

Fervoja haltejo de Gyopárosfürdő

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gyopárosfürdő kun la lago etendiĝas en protektata tereno. Urbomezo de Orosháza troviĝas 3 km. La banloko havas apartan fervojan haltejon, krome urba aŭtobuso de Orosháza liveras la pasaĝerojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezo de la 19-a jarcento en tiu loko vitejoj etendiĝis apud la lagaro. En 1869 loka kuracisto Elek László konstatis, ke lagoj de Gyopárosfürdő havas kuracajn efikojn. En la sekva jaro oni komencis konstrui la banlokon. En 1886 oni deklaris la lokon banloko, sekve la banloko signife evoluis. Komence de la 20-a jarcento estis konstruita la unua hotelo, ekde 1909 kuracejo funkciis. En 1925 oni konstruis akvoturon, kiu nuntempe estas muzeo. Ekde 1999 la akvo estas kuracakva. En 2004 banejo pri impresaj naĝbasenoj estis konstruitaj, post 4 jaroj ĝi ricevis 4 stelojn kiel kvaliton.

Lago[redakti | redakti fonton]

Profundo de la lago estas averaĝe 2 m. En la akvo vivas ankaŭ karasoj, karpoj, bramoj. Laŭ analizo la akvo havas alkala-hidrokarbonaton. En la lago ne nur naĝas, sed ankaŭ boatas kaj akvobiciklas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]