Gyula Bóbis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Bóbis
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1909 (1909-10-07)
en Kecskemét
Morto 24-an de januaro 1972 (1972-01-24) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ildikó Bóbis
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Gyula Bóbis [djula bObiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bóbis Gyula estis hungara luktisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, fervojisto. Lia konata filino estis Ildikó Bóbis.

Gyula Bóbis[1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1909 en Kecskemét, li mortis la 24-an de januaro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Bóbis en la sensporta vivo estis oficisto de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Lia edzino naskis kvinfoje. Li ricevis premiojn inter 1942-1971.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gyula Bóbis komence estis luktisto en sia naskiĝurbo, ekde 1929 jam en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono 21-foje inter 1934-1950, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1936-1950. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1950. Li konkursis en klasik-stila luktado kaj liberstila luktado.

Gyula Bóbis

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefo en Budapeŝto (1994)[2]
  • memortabulo en Budapeŝto (2009, vidu la foton)
  • placo kaj sporthalo en Kecskemét (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]