Gyula Kováts (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Kováts [djula kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Gyula estis hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1920). Ekde 1903 li uzis ankaŭ la nobelan antaŭnomon keveházi en formoj Keveházi Kováts GyulaK. Kováts Gyula.

Gyula Kováts [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1849 en Pest (urbo). Li mortis la 30-an de septembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Kováts frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo inter 1867-1872. Post la diplomo li eklaboris kiel subnotario, sed en 1873 jam kiel advokato. Post jardeko li iĝis vicjuĝisto, sed en 1887 li atingis la rangon-postenon juĝisto. Jam pli frue en 1882 li profesoriĝis en universitato en Budapeŝto. Li instruis precipe eklezian juron. En 1913 li ekhavis la rangon rektoro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis trudpensiulo, sed poste li pluinstruis ĝis la pensiuliĝo en 1928.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az írói és művészi tulajdonjog (1879)
  • Törvénytervezet a polgári házasságról (1881)
  • Az utolsó két egyházpolitikai törvényjavaslat (1894)
  • A jogi vizsgák reformja (Reformo de la juraj ekzamenoj), (1902)

Fontoj[redakti | redakti fonton]