Gyula Moravcsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Moravcsik [djula moravĉik], laŭ la hungara skribmaniero Moravcsik Gyula estis hungara filologo, sciencisto pri Bizanco, pedagogo, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1945).

Gyula Moravcsik naskiĝis la 29-an de januaro 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de decembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Moravcsik frekventis universitaton ELTE en Budapeŝto. Li studvojaĝis al Parizo, Romo, Munkeno. Post la 2-a mondmilito li edukis en ĉeflernejo en Budapeŝto. En 1914 li soldatiĝis, baldaŭe li estis militkaptito en Rusio. Hejmenveninta en 1920 li instruis en gimnazio, ekde 1924 li instruis en universitato. Li partoprenis en kongresoj pri Bizanco kaj li esploris en Grekio kaj Usono. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1932-1972 ankaŭ aliajn (eĉ greka, bulgara kaj germana) premiojn. Li membriĝis ankaŭ al bulgara, bavara, orientgermana, aŭstra, serba kaj greka akademioj.

Verkaro (elekto)

  • Szent László leánya és a bizánci Pantokrator-monostor 1923
  • A magyar szent korona görög feliratai (Grekaj surskriboj de la hungara sankta krono) 1935
  • Bizánc és a magyarság (Bizanco kaj la hungareco) 1953
  • Die byzantinische Kultur und das mittelalterliche Ungarn 1955
  • Byzantium and the Magyars 1970

Fontoj