H. Arnold Barton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

H. Arnold BARTON estas usona historiisto kaj profesoro pri historio. Li naskiĝis en Los-Anĝeleso (Kalifornio) en 1929. Ĉar li mem estis sveddevena, li dediĉis sian karieron al la historio de Skandinavio, precipe de Svedio kaj de svedoj en Nord-Ameriko.

Li interalie laboris en la universitato de Alberto de Edmontono (Alberto) kaj en la universitato de Kalifornio en Santa Barbara. Doktoro Barton emeritiĝis en 1996.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Count Hans Axel von Fersen: Aristocrat in an Age of Revolution (1975)
  • Letters from the Promised Land: Swedes in America, 1840-1914 (1975)
  • The Search for Ancestors: A Swedish-American Family Saga (1979)
  • Scandinavia in the Revolutionary Era, 1760-1815 (1986)
  • A Folk Divided: Homeland Swedes and Swedish Americans, 1840-1940 (1994),
  • Northern Acadia: Foreign Travelers in Scandinavia, 1765-1815 (1998)
  • Sweden and Visions of Norway: Politics and Culture, 1814-1905 (2003)
  • The Old Country and the New: Essays on Swedes and America (2006)