Zhang Hongfan

El Vikipedio
(Alidirektita el HONFAN)
Saltu al: navigado, serĉo

HONFAN (plumnomo de Zhang Hongfan) (naskiĝis 1910 - mortis la 31-an de julio 1989 en Pekino) estis la ĉefredaktoro de la granda Esperanta-ĉina vortaro (1987), kiu restas unu el la plej imponaj nacilingvaj vortaroj.

En la 1940-aj jaroj li aktive instruis Esperanton en Chongqing kadre de la fama Koresponda Esperanto-Lernejo, samtempe redaktante la revuon Ĉina esperantisto. Li poste fariĝis unu el la fondintoj de El Popola Ĉinio. Produktiva verkanto kaj tradukanto, kiu i.a. aperigis ĉinan version de Historio de la lingvo Esperanto de Edmond Privat, li dediĉis la lastajn dek jarojn al vortara laboro. Ĝis sia morto li prilaboris la manuskripton de pli granda laŭtema vortaro de Esperanto.

Verkoj [redakti]

  • 1987: Esperanto-ĉina vortaro - Omaĝe al la centjaro de Esperanto = Shijieyu hanyu cidian / [Zhang Hongfan]. Peking: Zhongguo Shijieyu Chuban She 1987, 1035 p. ISBN 7-5052-0004-6

Eksteraj ligiloj [redakti]