Ha Jin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ha Jin
Persona informo
Naskonomo 金雪飞
Naskiĝo 21-an de februaro 1956 (1956-02-21) (68-jaraĝa)
en Ĝjinĝou
Ŝtataneco UsonoPopola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Heilongjiang University • Universitato Brandeis • Universitato de Ŝandongo vd
Subskribo Ha Jin
Profesio
Alia nomo Ha Jin vd
Okupo poeto • novelisto • romanisto • universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ha Jin ( ĉine : 哈 金), n. la 21-an de februaro 1956 en Ljaŭningo, Ĉinio, kiel Jin Xuefei (金雪飞), estas ĉina- usona verkisto. Li loĝas en Usono ekde 1985 kaj laboras kiel universitata profesoro de la angla. Li verkas en la angla kaj konigis sin pro siaj rakontoj pri "Muji", fikcia urbo en Ĉinio kaj pro lingvo spicita per rekte tradukitaj ĉinaj nomoj kaj esprimoj. Ha Jin eldonis ĉirkaŭ dek librojn (en 2007).

Kial li elektis nur verki en la angla li respondis en artikolo en The New York Times ke tio estis por konservi la integrecon de lia verkaro kaj ke li ne havis alian elekton ol verki en la angla. En la sama opinioartikolo li plie diris ke li provis honeste verki pri Ĉinio kaj konservi ĝian realan historion, sed ke rezulte de tio plejparto de lia verkado ne povas esti publikigita en Ĉinio[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

"Ha Jin's Cultural Revolution" - New York Times Magazine profile (2000).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Ha Jin, Exiled to English, The New York Times, la 30-an de marto 2009.