Hamza bin Laden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamza bin Laden
Persona informo
Naskonomo حمزة بن أسامة بن محمد بن عوض بن لادن
Naskiĝo 30-an de novembro 1988 (1988-11-30)
en Ĝido
Morto 25-an de julio 2019 (2019-07-25) (30-jaraĝa)
en provinco Gazni
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sauda Arabiosennacieco
Familio
Patro Usama bin Laden
Patrino Ĥairiah Sabar
Frat(in)oj Saad bin Laden • Omar bin Laden • Ĥalid bin Laden
Okupo
Okupo jihadist
vdr

Hamza bin Osama bin Mohammed bin Awad bin Laden (arabe: حمزة بن أسامة بن محمد بن عوض بن لادن; naskiĝis en 1989, mortis en 2017 gxis 2019), pli konata kiel Hamza bin Laden, estis sauda arab-naskita membro de la grupiĝo Al-Kaida. Li estis filo de la grupestro Osama bin Laden kaj, post sia morto en 2011, estis priskribita kiel emerĝanta estro ene de la grupo. Enhavo

Oni kredas, ke Hamza naskiĝis en Ĝido, sauda Arabio, iam en 1989, sed la usona registaro listigis 1986 kiel alian eblan jaron de naskiĝo. Hamza edziĝis kun filino de Abdullah Ahmed Abdullah kiam li estis 17-jara.

En januaro 2001, Hamza, lia patro kaj aliaj familianoj partoprenis la geedziĝon de sia frato Mohammed bin Laden en la urbo Kandahar de suda Afganio. Filmetoj faritaj en la provinco Gazni de Afganio en novembro de la sama jaro montras Hamza kaj iujn el liaj gefratoj pritraktantaj la ruinon de usona helikoptero kaj laborantaj kune kun la talibanoj.

En marto 2003, estis asertite ke Hamza kaj lia frato Saad bin Laden estis vunditaj kaj kaptitaj en Ribat, Afganio. Ĉi tiu aserto fine pruviĝis falsa.

La 14-an de septembro 2019, la usona prezidanto Donald Trump konstatis, per mallonga oficiala anonco de la Blanka Domo, ke Hamza bin Laden estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco.

La anonco menciis nek daton, nek ekzaktan lokon de la mortigo. La supozita pereo de Hamza estis antaŭe raportita en la amaskomunikiloj en la fino de julio 2019, laŭ necertigitaj raportaĵoj.

La Blanka Domo prikomentis la aferon: «Hamza bin Laden, la altranga ano de al-Kaida kaj filo de Osama bin Laden, estis mortigita en kontraŭterorisma operaco de la Unuiĝintaj Ŝtatoj en la regiono de Afganio kaj Pakistano. La perdo de Hamza bin Laden ne nur malhavigas al al-Kaida gravajn estrajn spertojn kaj la simbolan ligon al la patro, sed ankaŭ subminas gravajn operaciajn aktivaĵojn de la grupo. Hamza bin Laden havis respondecon pri planado kaj intertraktado kun aliaj terorismaj grupoj.»

Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.