Hans Karl Heinrich von Trautzschen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Karl Heinrich von Trautzschen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1730 (1730-06-26)
en Wittgendorf
Morto 26-an de oktobro 1812 (1812-10-26) (82-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Karl Heinrich von TRAUTZSCHEN (naskiĝinta la 26-an de junio 1730 en Camburg[1], mortinta la 26-an de oktobro 1812 en Dresdeno) estis poeto kaj soldata verkisto germana el la Elektoprinclando Saksio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kapitano Carl Heinrich von Trautzschen li edukade prepariĝis de la ministro Johann Gottlob Sauppe; je la aĝo de 12 jaroj li ekfrekventis la gimnazion en Altenburg sed eniris la armeon jam en 1745. Post morto de la patro kaj bankroto li devis vendi la patran kavalirbienon kiu jam en la 15-a jarcento estis estinta kutima sidejo familia.

Restante enarmee li dediĉis sin dum libera tempo je sciencoj kaj literaturo kaj havis interŝanĝon intelektan kun la bofrato kaj kolonelo Friedrich Wilhelm von Gerstenberg. Post malatendita atako de la prusoj li (kiel multaj aliaj oficiroj) arestitis apud Pirna sed povis fuĝi el la kapiteco en 1758. De Hungarujo lia taĉmento marŝis tra Vieno kaj Bavario ĝis Strasburgo; kun francaj soldatoj oni iris je Okcidenta kaj Meza Germanujoj kie oni kune batalis kontraŭ la unuiĝintaj prusiaj kaj hanovraj trupoj. Laŭ siaj notoj li partoprenis ĉiujn kampanjojn de la saksoj. Komence de 1763 li troviĝis ankoraŭ en Frankonio revenonte tuj poste Dresdenon. Malsaniĝinte ekde 1761 li retiriĝis el la soldataro post la Sepjara milito kaj iris al Hohenstein-Ernstthal. Tie li surpaperigis siajn spertojn militajn kaj okupiĝis pri dramoj kiuj parte publikigitis en du partoj inter 1772 kaj 1774.

Dum la Milito de bavara sukcedo li revenis armeen deĵorante en la ĉefstabo. En 1784 li iĝis majoro administra en Dresdeno, je la fino de 1790 ĉefleŭtenanto kaj je la fino de 1798 kolonelo infanteria kaj gubernia adjunkto.

Familia historio[redakti | redakti fonton]

Post lia morto finiĝis la vira branĉo de la Trautzschen-oj kiuj nomiĝis verŝajne laŭ la komunumo Trautzschen apud Elstertrebnitz kaj konataj estis jam en la 14-a jarcento danke al Herrmann von Drautschen (1331) kaj Kunz von Druzschen (1372). Familianoj iam estis ministroj de la imperiestro kaj de la episkopo de Naumburg, prepostoj de la kolegia konvento Zeitz, voktoj episkopaj, posedantoj de kastelo kaj vilaĝo Heuckewalde (interteme) kaj ekde la 14-a jarcento de grundoj en [[Familianoj iam estis ministroj de la imperiestro kaj de la episkopo de Naumburg, prepostoj de la kolegia konvento Zeitz, voktoj episkopaj, posedantoj de kastelo kaj vilaĝo Heuckewalde (interteme) kaj ekde la 14-a jarcento de grundoj en Schnaudertal-Wittgendorf.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stammbuch des Kgl. Sächs. Obristen zu Dresden Hans Carl Heinrich von Trautzschen. Sächsische Landesbibliothek – Staats- und Universitätsbibliothek Dresden (SLUB), Signatur: Mscr.Dresd.R.291.o (1752–1784).
  • Militairische und litterarische Briefe. Leipzig 1769.
  • Vermischte Schriften des Verfassers der militairischen Briefe. Chemnitz 1771.
  • Deutsches Theater. Leipzig 1772–1773.
    • Nachdruck: Sammlung von theatralischen Original-Schauspielen. Prag 1774.
  • Historische Tabellen, welche das merkwürdigste der alten, mittlern und neuen Geschichte enthalten, nebst einer geographischen Tabelle. Leipzig, 1772 ff.
  • Grundsätze der Taktik, nach ihrer Theorie, zur Erlernung der Kriegskunst und ihrer praktischen Anwendung bey verschiedenen Vorfällen des Kriegs, in einem Auszuge aus dem Französischen. Dresden 1777.
    • (Original von Sinclaire: Institutions militaires ou traite elementaire de Tactique.)
  • Zwey Standreden, den Kriegsministern von Gersdorff und Stutterheim gehalten. Dresden 1789.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ADB-indiko de naskiĝloko Schnaudertal-Wittgendorf malkorektas kiel atestas eklezilibra noto de 1730 en Camburg!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich August Weiz: Das gelehrte Sachsen, oder Verzeichniß derer in den Churfürstl. Sächs. und incorporirten Ländern jetztlebender Schriftsteller und ihrer Schriften, 1780, online
  • Christian Friedrich Möller: Verzeichniß der in den beiden Städten Zeitz und Naumburg gebohrnen Künstler, Gelehrten und Schriftsteller, Zeitz 1805, p. 67-68
  • Christoph Johann Gottfried Haymann: Dresdens theils neuerlich verstorbene theils jetzt lebende Schriftsteller und Künstler, Dresdeno 1809
  • Hermann Arthur Lier: Trautzschen, Hans Karl Heinrich von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 38, Duncker & Humblot, Leipzig 1894, S. 536 f.
  • Andreas Dethloff: Das kursächsische Offizierskorps 1682–1806. Sozial-, Bildungs- und Karriereprofil einer militärischen Elite, Verlag Dr. Kovač, Hamburg 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Garcke, "Hans Karl Heinrich von Trautzschen" de Klaus Garcke, ĉe: Sächsische Biografie, (tie ĉi interrete)