Haveno de Ventspils

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Haveno de Ventspils
Haveno de Ventspils
Haveno de Ventspils
Haveno de Ventspils
haveno
Loko
Lando  Latvio
Urbo Ventspils
Geografia situo 57° 24′ N, 21° 32′ O (mapo)57.421.533333333333Koordinatoj: 57° 24′ N, 21° 32′ O (mapo)
Haveno de Ventspils (Latvio)
Haveno de Ventspils (Latvio)
DEC
Haveno de Ventspils
Haveno de Ventspils
Situo de Haveno de Ventspils

Map

Datenoj
Tipo Marhaveno
Pliaj informoj
Retejo http://www.portofventspils.lv/
vdr

Haveno de Ventspils[1] estas senglacia, profundakva marhaveno de Latvio situanta sur marbordo de Balta maro. Ĝia tuta areo estas 2 451,39 hektaroj. Ĝi estas unu el la plej okupataj havenoj de la Balta maro[2] po karga enspezo.

La haveno de Ventspils fariĝis plurmaniera transporta haveno kiam la haveno estis signife profundigita en 1998, atingante maksimuman profundon de 17,5 metroj en la areo de loza likva kargo. Tio ebligis la akcepton de la plej grandaj marŝipoj tiam operaciantaj en la Balta maro, inkluzive de Aframax-tipaj cisternoŝipoj kun maksimuma pezo de 130 000 toneloj (DWT). La areo de solida kaj ĝenerala kargo, kun profundo de 16 metroj, ebligas al la terminalo akcepton de Panamax-tipaj ŝipoj kun iliaj kargo-kapacitoj ĝis 75 000 toneloj (DWT).

Libera haveno de Ventspils[redakti | redakti fonton]

La haveno de Ventspils estas administrata fare de la Libera Haveno de Ventspils (angle Freeport of Ventspils), kiu estas kontrolata de la Kabineto de Ministroj de la Respubliko de Latvio, sub diversaj laŭleĝaj aŭtoritatoj. Tiuj inkludas Leĝon pri havenoj (pri operacioj kaj proceduroj) de 1994, Leĝon de la Libera Haveno de Ventspils de 1997 (kiu provizas por negocoj ene de la haveno), kaj Leĝon pri Imposta Apliko en Liberaj Havenoj kaj Specialaj Ekonomiaj Zonoj de 2002 kiu reguligas imposto-instigon por la entreprenoj ene de la haveno.[3]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ventspils estas sur la Orienta-Okcidenta fervoja koridoro kiu formas parton de la Eŭrazia transport-sistemo, kaj sur Eŭropa ŝoseo 22. Internacia Flughaveno de Ventspils estas apude, kaj Internacia Flughaveno de Rigo (RIX) situas proksimume je duhora vetur-distanco.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About the Port. Freeport of Ventspils. Alirita 2016-04-07.
  2. File:Gross weight of seaborne goods handled (inward and outward) in main ports(1) in 2013 by type of cargo(2).png. http://ec.europa.eu.
  3. LAWS AND REGULATIONS. Freeport of Ventspils. Alirita 2016-04-07.
  4. Connectivity. Freeport of Ventspils. Alirita 2016-04-07.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Port of Ventspils en la angla Vikipedio.