Hebrea alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La hebrea alfabeto estas konsonanta alfabeto, per kiu la hebrea kaj jida lingvoj estas skribataj. En certaj situacioj la hebreaj literoj estas uzataj ankaŭ kiel ciferoj.

La hebreajn vortojn oni skribas de dekstre maldekstren. Vokal-literoj ne ekzistas, kio povas okazigi plursencecon; la kunteksto, tamen, plej ofte klarigas, kiu signifo estas celata. Por faciligi al lernantoj, ĝuste prononci la vortojn (kaj ĝuste elekti la signifon), kaj en certaj kazoj, kiam la ekzakta prononco gravas, la vokaloj estas indikitaj per punktetoj (‏ניקודות‎ niqqudot, vidu malsupre). La tiel-nomata punktita skribo uziĝas ĉefe en la malaltaj niveloj de la lernejo, en lingvokursoj, en porinfanaj libroj kaj en la tanaĥo. La ĉiutaga lingvo ne uzas ĝin.

Jam (malofte) en la malnova hebrea lingvo kaj tre ofte en la hodiaŭa lingvo, la literoj jod kaj vav estas uzataj por indiki vokalajn sonojn:

  1. vav povas indiki, krom la sono [v], la vokalsonojn [u] kaj [o].
  2. jod povas indiki, krom la sono [j], la vokalsonojn [i], [e], [ej] kaj [aj].

Alfabeto

La tabelo indikas la nunan israelan elparolon.

litero vortfina
formo
manskriba
formo
nomo[1] sono nombra
valoro
א   alef [ʔ] 1
ב   bet [b] aŭ [v] 2
ג   gimel [g] 3
ד   dalet [d] 4
ה   he [h] 5
ו   vav [v] (1) 6
ז   zain [z] 7
ח   ĥet [ĥ] 8
ט   tet [t] 9
י   jod [j] (2) 10
כ ך kaf [k] aŭ [ĥ] 20
ל   lamed [l] 30
מ ם mem [m] 40
נ ן nun [n] 50
ס   sameĥ [s] 60
ע   ain [ʔ] 70
פ ף pe [p] aŭ [f] 80
צ ץ cadi [c] 90
ק   kof [k] 100
ר   reŝ [r] 200
ש   ŝin [ŝ] 300
ת   tav [t] 400
ך vortfina kaf en nombra uzo = ת״ק 500
ם vortfina mem en nombra uzo = ת״ר 600
ן vortfina nun en nombra uzo = ת״ש 700
ף vortfina pe en nombra uzo = ת״ת 800
ץ vortfina cadi en nombra uzo = תת״ק 900


Nombra valoro

La hebreaj literoj estas ankaŭ uzataj kiel ciferoj. La nombrigo komencas per alef (unu) – ne eblas skribi nulon per hebrea litero. La nombra uzo limiĝas je la juda kalendaro (ankaŭ sur tomboj), lernejaj notoj, nombritaj listoj kaj ĝenerale religia kunteksto. En la kabalo la cifera valoro de la literoj kaj vortoj ankaŭ havas gravan signifon.

Por montri, ke temas pri nombro, ne pri ordinara vorto, la mallongigo-signo gerŝajim ‏״‎ (גרשיים) estas metita inter la antaŭlasta kaj lasta literoj (do maldekstre). En datoj la jarmilo ofte estas ellasita; tiukaze la tiama jarmilo (aŭ la nuna: 5000) estas aŭtomate kunesprimita. Hodiaŭa praktiko en Israelo tamen notas la jarmilon per la unua litero; ĉi tiu estas kelkfoje disigita de la sekvantaj ciferoj per geresh ‏׳‎ (‏גרש‎), sed, ĉar la unua cifero estas malpli granda ol la sekvanta, estas klare, ke temas pri miloj.

La nombra valoro de tiel kunmetita nombra vorto kalkuliĝas, adiciante la valorojn de ĉiuj literoj (same kiel ĉe romiaj ciferoj kaj grekaj literoj). Por noti centojn pli grandajn ol 400 ekzistas du sistemoj: Plej ofte, oni kombinas tav (400) kun la aliaj centociferoj, se necese ankaŭ kun si mem. La alia sistemo pligrandigas la alfabeton per la uzo de kvin finaj formoj (vidu supre en la tabelo). Oni uzas kiel eble plej malmultajn ciferojn por atingi la deziritan valoron kaj ordigas ilin laŭ malkreskanta (de dekstre maldekstren) cifera valoro. Ekzistas du esceptoj de tiuj ĉi reguloj:

  1. La nombroj 15 kaj 16 estas kunmetitaj kun vav (9) anstataŭ jod (10), ĉar la kombinoj jod+he kaj jod+vav estas partoj de la tetragramo, kiu reprezentas la nomon de Dio, kiun judoj ne vante elparolu aŭ skribu.
  2. Kiam la ordinara kunmeto de la ciferoj aspektas kiel aŭ similas al vorto de negativa signifo, oni foje rearanĝas la literojn. Ekzemple la nombro 744 = ‏תשמ״ד‎ povas esti skribita ‏תמש״ד‎ (400+40+300+4), ĉar la vorto ‏תשמיד‎ signifas «vi/ŝi estos ekstermita».

Ekzemplo

La 4-an de la monato Adaro en la jaro 5764 (= 5x1000 + 400 + 300 + 60 + 4) oni notas kiel ד׳ אדר התשס״ד aŭ ד׳ אדר ה׳תשס״ד (ambaŭ kun jarmilo) aŭ ד׳ אדר תשס״ד (sen jarmilo).

Similaj sistemoj

La literoj de la greka kaj araba alfabetoj ankaŭ estis uzataj kiel nombroj.

La cifera valoro de la samoriginaj arabaj literoj (do alef/alif, bet/ba, gimel/ĝim ktp.) korespondas al tiu de la hebreaj de unu ĝis 400, kun unu sola escepto: la hebrea alfabeto notas 90 kiel cadi, la araba kiel ŝad.

La valoroj de la grekaj literoj identas kun la samoriginaj hebreaj literoj (alfo/alef, beto/bet, gamo/gimel ktp.) de unu ĝis 80.

Referencoj

  1. Laŭ PMEG: Neoficialaj vortetoj. Alirita 2011-03-30.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.akhlah.com/aleph_bet/hebrew_worksheets/writing_script.php greke http://www.inner.org/gematria/gemchart.htm