Hegymagas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de Hegymagas
Hegymagas laŭ birdoperspektivo
Premejo nomata Tarányi de Hegymagas

Hegymagas (hedjmagaŝ) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca. La vilaĝonomo signifas: monto-alta.

Bazaj informoj

Geografio

Hegymagas situas en baseno sub iama vulkano de Szent György (=Sankta Georgo) 415 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Balatono troviĝas 5, Tapolca 6 km-ojn for. La ĉirkaŭaĵo apartenas al Nacia parko.

Historio

La unua mencio devenis ĉirkaŭ el 1095 en formo Vgmogos. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo kaj fremdultrafiko. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Badacsony.

Vidindaĵoj

Panoramo de Hegymagas el la montosupro