Heidesheim am Rhein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heidesheim am Rhein
Blazono
Heidesheim am Rhein (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Mainz-Bingen
Komunumaro Verbandsgemeinde Heidesheim am Rhein
Urborajtoj
Koordinatoj 50°00′00″N 08°07′33″O  /  50°N, 8.12583°O / 50; 8.12583 (Heidesheim am Rhein)
Alto super la marnivelo 148 m
Areo 17,56 km²
Telefona antaŭkodo 06132
Poŝtkodo 55258–55262
Aŭtomobila kodo MZ
Oficiala kodo 07 3 39 027
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteil)
Komunumestro Karl-Werner Rump
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Goldenen Lamm 1
55262 Heidesheim am Rhein
Komunuma retejo www.og-heidesheim.de
v  d  r
Information icon.svg

Heidesheim am Rhein estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mainz-Bingen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, borde de la rivero Rejno. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 7214 loĝantojn.

La teritorio de la komunumo apartenas al la geografia kaj kultura regiono Rheinhessen ("rejnlanda Hesio"), do historie apartenis al la regno Hesio (konkrete al la landgraflando Hesio-Darmstadt). Kiel ĉie en la regiono, en la komunumo aparte gravas la vinkultivado.

Krom la centra parto Heidesheim la komunumo konsistas el la partoj Heidenfahrt kaj Uhlerborn kaj kune kun la najbara komunumo Wackernheim (2600 enloĝantoj) konsistigas komunumaron.

Heidenheim situas ĉe la aŭtoŝoseo A 60 inter la urboj Majenco kaj Bingen.

la kapelo de Sankta Georgo en Heidesheim aĝas iom pli ol 1500 jarojn

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]