Heiligenstadt en Supra Frankonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Heiligenstadt en Bavario. Pli norde en Germanio, en la pleja okcidento de Turingio, ankoraŭ ekzistas dua urbo Heiligenstadt, administra sidejo de la distrikto Eichsfeld.
Blazono Mapeto
Germanio
Bazaj informoj
Federacia lando: Bavario
Distriktaro: Supra Frankonio
Distrikto: distrikto Bamberg
Areo: 76,71 km²
Loĝantoj: 3 525 (2013-12-31)
Loĝdenso: 48 / km²
Alto: 350 m super marnivelo
Poŝtkodoj: 91332
Telefona prefikso: 09198
Koordinatoj: 49° 52′ 00″ N 11° 10′ 00″ O / 49.86667 °N, 11.16667 °O / 49.86667; 11.16667 (mapo)Koordinatoj: 49° 52′ 00″ N 11° 10′ 00″ O / 49.86667 °N, 11.16667 °O / 49.86667; 11.16667 (mapo)
Regiona aŭtokodo: BA
Komunuma kodo: 09 4 71 142
Adreso de la
administrejo:
Marktplatz
91332 Heiligenstadt
Retejo: www.markt-heiligenstadt.de

Heiligenstadt en Supra Frankonio - germane (Markt) Heiligenstadt in Oberfranken - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bamberg kaj en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3630 loĝantojn.

La urbaj aretoj ĉirkaŭ la bazo de Schloss Greifenstein.

Por plua turismo la malnova lernejo transformiĝis al hodiaŭa urbodomo, la historia foirejo estis restrukturita, kaj dum Pasko ĝi estas ornamita per paska fontano. Vizitantoj estas speciale multaj dum Pasko kiam multaj venas por vidi la paskan fontanojn de la Frankoniana Svislando.

La Evangelia St.-Veit- und St.-Michaels-Kirche (preĝejo) staras sur kio restas de iama kastelo. Nekutima por evangelia preĝejo estas la kompleksa baroka pentraĵo sur la lignaj galerioj kaj la panelizitaj plafonoj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de la komunumo montras la ĉefanĝelon Mikaelo kun oraj flugiloj, ruĝa mantelo kaj blua robo, ora kasko kun ruĝa plumo tufo sur la kapo staranta sur arĝenta nubo kaj tenanta bluan flaman glavon en sia dekstra mano kaj verdan olivecan branĉeton en sia maldekstre. La Arkianĝelo Mikaelo estas, kune kun Sankta Vito, la sankta protektanto de la nun evangelia preĝejo Sankta Veito kaj Sankta Mikaelo en Heiligenstadt.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

(stato de la unuopaj nombroj de loĝantoj jam fine de 2011)

Brunn 130 loĝantoj
Burggrub 167 loĝantoj
Geisdorf 27 loĝantoj
Schloss Greifenstein 11 loĝantoj
Heiligenstadt 1.333 loĝantoj
Heroldsmühle 9 loĝantoj
Herzogenreuth 139 loĝantoj
Hohenpölz 141 loĝantoj
Kalteneggolsfeld 141 loĝantoj
Leidingshof 33 loĝantoj
Lindach 69 loĝantoj
Neudorf 49 loĝantoj
Neumühle 24 loĝantoj
Oberleinleiter 177 loĝantoj
Oberngrub 172 loĝantoj
Reckendorf 90 loĝantoj
Siegritz 190 loĝantoj
Stücht 76 loĝantoj
Teuchatz 213 loĝantoj
Tiefenpölz 138 loĝantoj
Traindorf 155 loĝantoj
Veilbronn 72 loĝantoj
Volkmannsreuth 54 loĝantoj
Zoggendorf 105 loĝantoj