Heinz-Georg Macioszek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Heinz-Georg Macioszek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
vdr

Heinz-Georg Macioszek estas germana doktoriĝinta sociologo kaj entreprena konsilisto, vivanta en Hamburgo. La 84-jarulo ekde la jaro 1980 tre sukcese laboras kiel "fantoma negocisto": li konsilas al komercistoj pri taktikoj kaj strategioj en aparte malfacilaj negocoj. Baza ideo estas ne nur prezenti raciajn argumentojn, kiuj povas konvinki juĝiston en jura proceso, en serĉo de la vero, sed sole ne konvinkos "kontraŭulan" komerciston en negoco, kiu ne serĉas la veron sed celas profiton, plej bone kun alta socia rekono. Tial laŭ la entreprena konsilisto en negocoj bonas lerte konduki la negocan "kontraŭuulon" al dezirata direkto, tute permesatas ŝajnigi sin pli malsukcesa ol oni vere estas aŭ ŝajnigi sin aparte memcerta, kaj bonas surprizi per nekutimaj manieroj esprimiĝi, kiel faris ekzemple Nikita Ĥruŝĉov, kiu en fama parolado antaŭ UN en 1960 ŝajnigis perdi la memregon, demetis sian ŝuon, kaj frapis per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta trian ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1] La plej atentata libro de Heinz-Georg Macioszek, germanlingve titolita ”Chruschtschows dritter Schuh” ("la tria ŝuo de Ĥruŝĉov", eldonita en 1995), titole aludas al tiu mistifiko, kaj enhave donas praktikajn konsilojn kiel ŝanĝi la direkton de ekonomia negoco, citante konkretajn ekzemplojn. Esperantlingva versio de la libro en 1996 aperis sub la titolo „La tria ŝuo de Ĥruŝĉov“, en traduko de Peter Weide.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/02, paĝo 23: Proponoj por mistifikado verkita de Paul Peeraerts.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]