Heinz Kahlau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Kahlau

Heinz KAHLAU [hajnc kalaŭ] (naskiĝis la 6-an de februaro 1931 en Drewitz apud Potsdamo, mortis la 6-an de aprilo 2012) estis germana poeto, dramisto kaj scenaristo.

Kahlau post la lernado elprovis sin kiel helplaboristo en diversaj okupoj. En la jaro 1949 li ekloĝis en Berlino. De 1953 ĝis 1956 li studis tie, inter alie ĉe Bertolt Brecht. Ekde 1956 li plene vivtenis sin de la verkado.

Dum la epoko de la GDR li estis membro de la gvidanta partio SED. De 1970 ĝis 1980 li gvidis la PEN-sekcion de GDR. Krome li engaĝiĝis en la verkista asocio de sia lando.

Honorata per diversaj literaturpremioj (1963: Heinrich-Heine-Preis, 1972: Lessing-Preis der DDR k.a.), li estas rigardata unu el la plej multe legata germana lirikisto de la nuntempo.

Listo de verkoj

  • Hoffnung lebt in den Zweigen der Caiba (poemoj, 1954)
  • Probe (poemoj, 1956)
  • Die Maisfibel (1960)
  • Auf der Sonnenseite (filmscenaro, 1962)
  • Der Fluss der Dinge (poemoj, 1964)
  • Du – Liebesgedichte (ampoemoj, 1971)
  • Querholz (poemoj, 1989)
  • Kaspers Waage (poemoj, 1992)
  • Zweisam (ampoemoj, 1999)

En Esperanto aperis