HelenOS
HelenOS | |
| |
operaciumo | |
---|---|
Evoluiganto: | Matematika kaj Fizika Fakultato de Universitato de Karolo en Prago |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 9-a de Aŭgusto 2012: 0.5.0[1] |
Kernotipo: | mikrokerno |
Licenco: | BSD licenco |
Retpaĝo: | http://www.helenos.org/ |
HelenOS estas libera operaciuma sistemo el Ĉeĥio bazita sur platformo de mikrokerno. Ĝi estiĝis kiel program-projekto je Matematika kaj Fizika Fakultato de Universitato de Karolo en Prago.
Teĥnika resumo
HelenOS estas mikrokerna operaciuma sistemo, kiu subtenas plurtaksadon, memory management, interprocesan komunikadon kaj simetrian plurprocezadon. Dosiersistemo, aparataj peliloj kaj aliaj servoj estas realigitaj kiel uzantaj procesoj. Ĝi funkcias sur platformoj IA-32, x86-64, SPARC V9, IA-64, PowerPC, ARM kaj MIPS.
Historio
Jakub Jermář kreis HelenOS kiel studenta projekto ĉe la Universitato. Post kelkaj jaroj laboris pri la kerno de HelenOS grupo de studentoj kaj kelkaj studentoj uzas ĝin por memstudado de programado ĝis nun. En 2011 la projekto HelenOS partoprenis Google Summer of Code aranĝon.[2]