Helmuth Lohner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmuth Lohner
Lohner en 2015
Lohner en 2015
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1933 (1933-04-24)
en Vieno
Morto 23-an de junio 2015 (2015-06-23) (82-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Susanne Cramer • Karin Baal • Elisabeth Gürtler • Ricarda Reinisch
Infano Therese Lohner
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • televida reĝisoro • filmreĝisoro
vdr

Helmuth LOHNER (naskiĝinta en la 24-a de aprilo 1933 en Vieno, mortinta samloke la 23-an de junio 2015[1]) estis aŭstra aktoro, reĝisoro kaj intendanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unuafoje li aktoris publike je la komenco de la 1950-aj jaroj ĉe la teatro en Baden bei Wien. Poste li ludis ĉe Theater in der Josefstadt de 1954-61.

En 1955 li ludis je la unua fojo en filmo (Hotel Adlon de Josef von Baky). Dum la 1950-aj/60-aj jaroj sekvis pluraj distraj filmoj. La ŝanĝiĝema kaj sensiva aktoro famiĝis pro la interpretado de verkoj de Horváth, Schnitzler kaj Nestroy.

Ekde de la 1970-aj jaroj Lohner koncentriĝis je la teatro kaj malantaŭenmetis la filmojn. Ekde 1997 (ĝis 2006) li estis teatrejestro de la Josefstadt-teatro (transpreninte la taskon de Otto Schenk).

Kreiva agado (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Teatro (aktorado, reĝisorado): Geschichten aus dem Wienerwald (1967; München), Hamlet (1972; Düsseldorf), König Richard III. (1972; Düsseldorf), Faust (1972; Düsseldorf), Der gute Mensch von Sezuan (1976; Zürich), Der Talisman (1976; Salzburg), Der Kirschgarten (1983; Wien), Jedermann (1990; Salzburg), Tartuffe (1992; Wien), La Belle Hélène (1994; Zürich).
  • Aliaj filmoj: Urlaub auf Ehrenwort (1955), Salzburger Geschichten (1956), Der kleine Grenzverkehr (1957), Die schöne Lügnerin (1959), Das Wirtshaus im Spessart (1958), Mein Mann – das Wirtschaftswunder (1960), Mann im Schatten (1960), ... und ewig knallen die Räuber (1962), Hannibal Brooks (1968), Shalom Pharao (1983).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]