Hendrik Schut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Schut
Persona informo
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Hendrik J. SCHUT estis nederlanda instruisto kaj esperantisto. Kiam fondiĝis Tutmonda Junular-Organizo dum la 1-a IJK en 1938, li fariĝis estrarano de Tutmonda Junular-Organizo kaj okupiĝis pri filmservo, do pri filmoj pri la kongresoj.

Li estis instruisto en Heerhugowaard kaj ekde 1947 en Donkerbroek. Ekde 1951 li estis ĉefinstruisto de nove fondita elementa lernejo en Heerenveen, kiun neoficiale oni kutimis nomi School Schut (Schut-lernejo). Lin oni ofte nomis Rooie Henkie (rufhara Henĉjo).