Henndorf im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henndorf im Burgenland, hungare Ercsenye [erĉenje] estas vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf, apartenanta al municipo Jennersdorf.

Situo[redakti | redakti fonton]

Henndorf im Burgenland troviĝas sur malebenaĵo, laŭ vojo numero 57. Dum la hungara regado ĝi situis ĉe la aŭstra-hungara landlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. En la 12-a jarcento la kampoj apartenis al abatejo de Szentgotthárd. La unua mencio devenis el 1451 laŭ tiama hungara ortografio "Erchene". Tiutempe la vilaĝo situis laŭ komerca vojo al Aŭstrio, tial ĝi havis doganprenan rajton. En 1910 vivis en la komunumo nur germanoj. Ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]