Henrik Seppik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henrik (Heinrich) SEPPIK (pseŭdonimo Sepamaa) (Allari) (naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en Pärnu, mortis la 4-an de februaro 1990) estis pioniro de la estona Esperanto-movado, Esperanto-instruisto, -gramatikisto kaj -vortaristo.

Esperanto-instruisto

Seppik okupiĝis pri turismo. Li esperantiĝis en 1920 kaj gvidis multajn kursojn en Tartuo, Talino, Pärnu kaj Petseri inter 1924 kaj 1928. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de Esperanto-societoj. Li estis lektoro de Esperanto en la Popola Universitato en Pärnu, 1924 kaj en Tartuo, 1928, Cseh-metoda instruisto kaj propagandisto en Svedlando, 1929-1931, en Norvegujo, 1932, poste ĝis 1939 en Danio kaj Ĉeĥoslovakio. Seppik estis fondanto kaj prezidanto de la estona Esperanta Turista Komisiono (ETK), kiu i.a. organizis turisman interŝanĝon kun Svedio. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Tradukisto, gramatikisto, vortaristo

Seppik debutis internacie per traduko el Friedebert Tuglas, Kvin noveloj (1924). En 1935 aperis lia Sistema kurso de Esperanto, kaj en 1938 la fama kurslibro La tuta Esperanto, "gramatiko por progresintoj - gvidilo por kursestroj", kies 4-a eldono aperis en 1984. Dek jarojn (1947-1956) li pasigis en stalina koncentrejo; tamen eĉ poste li aktivis sub la kaŝnomo Sepamaa, i.a. aperigante vortaron Esperantan-estonan kaj estonan-Esperantan (aperinta en 1957) kaj redaktante Esperanto-eldonaĵojn por estonaj eldonejoj.

Verkoj

  • Högre kurs i esperanto (1936)
  • Systematický kurs mezinárodniho jazyka esperanto (por la ĉeĥa adaptis Ladislav Krajc)
  • Systematisk kurs i esperanto (Stockholm: Förlagsföreningen Esperanto, [1932])
  • La tuta Esperanto (gramatiko por progresintoj, gvidilo por kursestroj), 4-a eldono 1984
  • Esperanto keele süstemaatiline kursus (1936)
  • Väike esperanto-eesti ja eesti-esperanto sõnaraamat (1957)
  • Vidu ankaŭ la kategorion Kategorio:Libroj de Henrik Seppik

Tradukoj

Eksteraj ligiloj