Henry Van de Velde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de 1904, pentrita de Nicola Perscheid.

Henry Van de Velde (3-a de aprilo 186315-a de oktobro 1957) estis belga pentristo, dezajnisto, fasonisto kaj arkitekto. Kune kun Victor Horta li povas esti konsiderata kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de Novarto.

Van de Velde studis pentradon en Antverpeno kaj Parizo. Li pentris en la neo-impresionisma stilo, punktismo (france nomita pointillisme) kaj en 1889 iĝis membro de la artista grupo "Les XX" en Bruselo.

Ekde la jaro 1892 li forlasis la pentroarton kaj sin dediĉis al aplikitaj artoj (artforĝado, porcelano kaj manĝilaro, modo, tepiŝo- kaj ŝtofodezajno,…) kaj ankaŭ je la arkitekturo de inter alie sia propra domo en Uccle. Li dezajnis ankaŭ internajn domaranĝojn kaj meblojn por la influriĉa arta komerco "Novarto" kaj de la galeriisto Samuel Bing en Parizo en 1895. Ankaŭ la verko de van de Velde aperis en la pavilono de Bing dum la internacia ekspozicio de 1900 en Parizo. Influis Van de Velde la brita movado arts and crafts kun John Ruskin kaj William Morris kaj estis unu el la unuaj arkitektoj kiuj dezajnis meblojn abstrakte kun klinitaj linioj. Van de Velde sin rezistis kontraŭ kopiado de historiaj stiloj kaj konscie elektis originalan fasonadon. Li volis forigi la banalecon kaj malbelecon el la homa spirito.

Ĉirkaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento, Henry van de Velde iom laboris en Germanio, inter alie por la muzeo Folkwang en Hagen kaj la domo de Nietsche en Weimar. Li cetere estis la fondinto de la Kunstgewerbeschule [arta lernejo] en Weimar, la antaŭanto de la Bauhaus kiu de Walter Gropius estis pliellaborita en Dessau.

Dum la Unua mondmilito li restadis en Svisio kaj Nederlando, kie li dezajnis la muzeon Kröller-Müller en Otterlo. De 1926 ĝis 1936 li estis profesoro ĉe la Genta Universitato, kie li estis la arkitekto de la konata Libra turo. En Loveno li konstruis inter 1936 kaj 1942 sian lastan konstruaĵon, nome teknikan lernejon.