Hermann Heinrich Howaldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefo de Hermann Howaldt ĉe lia tombŝtono sur la Magni-tombejo en Brunsvigo
Gauß-statuo en Brunsvigo
Koncertdomo en Lepsiko kun statuo pri Felix Mendelssohn Bartholdy, ĉ. 1900
Fama de la dresdena artakademio
Bach-monumento en Eisenach

Hermann Howaldt (fakte Hermann Heinrich Howaldt, n. 5-an de januaro 1841 en Brunsvigo; m. 2-an de decembro 1891 samloke) estis germana skulptisto, bildgisisto kaj kuprobosisto.

Vivo

Hermann Howaldt naskiĝis en Brunsvio kiel filo de bildgisisto kaj kuprobosisto profesoro Georg Ferdinand Howaldt. Li komence ellernis en ties ateliero ĉe Helmstedta Strato la postuleman artistan metion. Baldaŭ la bildgisejo de la artista familio firmais sub Georg Howaldt & Sohn. Hermann Howaldt geedziĝis la 21-an de marto 1872 en Brunsvigo kun Helene Brust kaj havis kun ŝi ses gefilojn. Ekde 1880 li nure akiris la mendojn kaj iliajn realigojn. Post la morto de sia patro li plu estris la gisejon ĝis sia propra tragika morto. Dum la realigo de la 4,8 metrojn alta kaj 1,7 tunojn pesa Fama por la vitrokupolo de la ekspoziciejo de la Dresdena Artakademio li falis de la skafaldo.

La multjara kunlaboranto kaj skulptisto Paul Rinckleben komence transprenis sole la bildgisejon surbaze de luado kaj finfaris la komencitajn laborojn.

La filo de Hermann, Ferdinand Adolf Howaldt, kiu lernis la bildgisadon per la praktiko kaj studis ĉe la Teknika Universitato je Brunsvigo same kiel en atelieroj je Stutgarto kaj Kolonjo, eniris en 1903 malgraŭ jam klaraj ekonomiaj malfacilaĵoj en la bildgisejon eĉ en tria generacio per konvena kapitalo, tamen la entrepreno devis deklari bankroton en 1906.

Verkoj

(Selekto)

Literaturo

Eksteraj ligiloj