Hidegség

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidegség [hidegŝEg) estas vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo signifas hungare malvarmo, ĉar fonto ĉe la vilaĝo estas malvarma. La vilaĝnomo estas kroate Vedeŝin.

Kirko de Hidegség

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hidegség situas apud Fertő, flankovoje Sopron kaj Nagycenk estas alireblaj. Fervojo inter Győr kaj Sopron estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj poste de romianoj. Post la kontraŭturkaj bataloj kroatoj alvenis. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo de Aŭstrio. Post 1946 konstruiĝis Fera Kurteno. Laŭ la limo oni instalis minojn en la lagon. En 1989 la fera kurteno ĉesis. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trairebla senkontrole.

La loĝantaro okupiĝas pri kanorikoltado kaj legomokultivado. En Hidegség migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]