Hierofanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hierofanio, el la antikva greka lingvo ἱερός = hierós kun signifo de "sankta, sakrala, numeca", kaj "φαίνειν = fainein" kun signifo de "montri", estas vorto propra de la scienco pri religioj, de la Historio pri religioj, de la fenomenologio de la religioj kaj de la antropologio de la sankta: ĝi, fakte, koncernas “manifestiĝon de la sankta".

Fama ekzemplo de hierofanio legeblas en Biblio, en la Genezo 28, 12-22: la patriarĥo Jakobo ŝonĝas ŝtuparon leviĝanta ĝisĉielen en kies sspro Jakobo aŭskultas la diajn promesojn.

Hierofanio estas koncepto-fakto estas kardino de la antropologo pri religioj de rumana Mircea Eliade (1907-1986).

Laŭ tiu antropologo en la homo kuŝas kunnaska inklino separi ion el la tuto por al ĝi atribui apartajn karakterizojn kiuj faras el ĝi aludo kaj aŭ manifestiĝo de iu supera kaj envolvanta la vivon mem de sia mondoizio. Do la sankta (sakrala, numeca) distingiĝas pro la noto de la opono al “profana” areo, nome de io alia pensita reala kaj sense neperceptita.[1]

Laŭ li kiu ajn objekto, sinteno, funkcio, estaĵo, ento povas akiri, en kiu ajn homa kulturo, la aspekton de “sankta” apartiĝanta el ĉio ĉirkaŭa, la “profana” areo, eĉ se konservanta siajn fizikajn karakterojn.

Tiu interpreto, kaj ĝia skolo, pri la “sankta”, tamen, ne estas la unika, Aliaj ne konsentas pri eksisto de tiu homa emo al separi du sferojn – sankta kaj profana. Albert Assaraf, ekzemple, opinias ke la teorio de M. Eliade similas al la teorio de aristoteluloj kiuj difinis la fajron per opono al akvo kaj la teron per opono al la aero. [2]», kaj proponas teorion de la naturo rilata de la “sankta”, nome ĉiuj homoj kreas en siaj taksoj diversajn n ivelojn de ŝato kaj admiro por la aĵoj de sia travivita sfero: inter ili li ne kreas oponon sed nur vertikalan distingon pri objektoj pli/malpli valoraj kiuj ne oponas inter si: la “sankta”, do, ne oponas al “profana“.[3]

Ĉiuj skoloj, tamen, konvenas en la koncepto ke "sankta" rilatas al "dieca" kvankam ne ĉiam precise difinita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle M. Eliade, The sacred and the profane: the nature of religion, Houghton Mifflin Harcourt, 1987. ISBN 0-15-679201-X; ISBN 978-0-15-679201-1. Hierophany.
  2. Albert Assaraf, « Le sacré, une force quantifiable ? », Médium, n° 7, Paris, Editions Babylone, 2006
  3. Albert Assaraf, « Le sacré, une force quantifiable ? », Médium, n° 7, op. cit., p. 42.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pensare l’esperienza religiosa, a cura di Angela Ales Bello e Onorato Grassi, Mimesis 2010, Isbn 9788857502458.
  • Francesco Diego Tosto, La letteratura e il sacro, tri volumoj (2009-2011), Esi, Napoli.