Hildegard Arminius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hildegard Arminius
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1891 (1891-02-26)
Morto 15-an de aprilo 1968 (1968-04-15) (77-jaraĝa)
en Vajmaro
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Hildegard ARMINIUS (vere Schultze; naskiĝinta la 26-an de februaro 1891 apud Köthen, mortinta la 15-an de aprilo 1968 en Vajmaro) estis germana desegnistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis ŝi en 1910 ĉe la Grandduka saksia artlernejo; Vajmare ŝi vivis ekde 1899.[1] Patro ŝia estis la verkisto kaj naturscienca gimnaziinstruisto Christian Wilhelm Arminius.

De ŝi oni konas daŭran alirpermeskarton de 1919, kiu admireblas en la Urbomuzeo de Vajmaro.[2] Arminius do faradis multajn portretojn de deputitoj de la vajmara nacia asembleo, ekz. de Mathilde von Freytag-Loringhoven kiu mem estis artistino. Ĝi troviĝas ankaŭ en la vajmara urbomuzeo[3]; krome de Max Wießner. Alia verko de ŝi montras la prahistoriiston Armin Möller. Oni povus ĝuste titoli ŝin kronikistino de la parlamenta vivo de Vajmaro. Ĉiaokaze temas pri altvalora fonto biografia. Verkoj ŝiaj estas ankaŭ ĉe Bundestag en Berlino.

Portreto ŝia pri Hugo Preuß servas kiel emblemo de la Preuß-fondaĵo.[4] Simile agadis Vajmare la desegnisto Emil Stumpp.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]