Hindutvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hindutvo (trad. hindueco) estas termino uzata por priskribi la hinduan naciismon. La vorton unue uzis Vinayak Damodar Savarkar en sia pamfleto Hindutvo: Kiu estas hinduo? en 1923.

La antaŭe reginta partio de Barato, Bharatiya Janata Party (BJP), havas fortajn ligojn kun la organizoj, kiuj vastigas la koncepton de hindutvo. Tiu grupo estas konata sub komuna nomo "Sangh Parivar" ("familio de asocioj"), kiu inkluzivas ankaŭ movadojn Rashtriya Swayamsevak Sangh, Bajrang Dal kaj Vishwa Hindu Parishad.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]