Hipodamo de Mileto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipodamo de Mileto
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 2008 (2008-01-03)
en Mileto
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco MiletoAntikva Ateno
Okupo
Okupo arkitektourbanizisto • matematikisto
vdr

Hipodamo de Mileto (greke Ἱππόδαμος ὁ Μιλήσιος, Hippodamos ho Milesios; 498 – 408 a.K.) estis greka arkitekto, urba planisto, kuracisto, matematikisto, meteologisto kaj filozofo, kiu estas konsiderita esti "la patro de urba planado" kaj specife la krada urba plano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hipodemo planis la havenurbon Pireo proksime de Ateno kaj ankaŭ la kolonio Thorioi. Kadra urboplanado, kun vertikalaj kaj horizontalaj vojoj kiuj estas ortaj unu la alian, estas konata kaj nomita laŭ Hipodemo, kvankam ekzistas neniu certeco ke li inventis la metodon sed uzis ĝin ĝis ĝi estis identigita kun lia nomo.

Tiu urba planado rilatas al la dividado de la areo de la grandurbo tra reto de paralelaj stratoj kiuj krucas unu la alian orte. La urboplano de Mileto kaj de Periana en Ionio estas klaraj ekzemploj de Hipodamia planado.