Hipofeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipofeo
Ramnoida hipofeo en Nederlando
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Elaeagnaceae
Genro: Hippophae
L.
Specioj

Hippophae rhamnoides
Hippophae salicifolia
Hippophae tibetana

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hipofeo (Hippophae) estas nomo de genro kaj specio (Hippophae rhamnoides) en la familio de arĝentarbacoj (Elaeagnaceae).

Specioj de la genro : Hippophae rhamnoides
Hippophae salicifolia
Hippophae tibetana

Ĝi estas arbedo, dorna, falfolia arbusto aŭ malofte arbo ĝis 11 m. Ĝi vivas dise en Eŭrazio sur marbordoj, rivervaloj, sabloj, rokoj. Oni plantas ĝin ankaŭ kiel ornamplanton.

Ĝi forte ligas la grundon, ne havas specifan pretendon je grundo. Ĝi bone rezistas al vintro. La kunvivantaj ridifungoj povas ligi la nitrogenon por la planto.

La folioj longas 1-6 cm, skvamaj arĝente aŭ rustbrune, poste iĝas senskvamaj. La ŝosoj estas same arĝentkoloraj, ofte finiĝas je dorno.

La floroj estas etaj, verdetaj, ruĝbrune skvamaj, unuseksaj. La produktaj floroj staras en spikoj, dum la aliarbedaj stamenaj floroj en mallongaj grapoloj. La fruktoj estas ruĝaj, oranĝflavaj, karnaj, longaj 6-8 mm, acidetaj, unugrajnaj ŝajnberoj.

La frukta enteno je C-vitamino estas dekobla kompare al tiu de la citrono (150-300 miligramoj en 100 gr.). Oni povas fari el la frukto marmeladon, sukon. ĉar en la frukto mankas askorbinazo, la vitamino ne malkombiniĝas dum kuirado.

Ĝi estas kuracplanto, oni ofte jam kultivas ĝin pro la frukto, oleo en la grajno.