Hipotenuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orta triangulo kun hipotenuzo h, kaj katetoj c1 kaj c2.

En geometrio, hipotenuzo de orta triangulo estas ĝia la plej longa latero. Ĝi estas la latero kontraŭa al la orto.

Teoremo de Pitagoro diras ke kvadrato de longo de la hipotenuzo egalas al sumo de kvadratoj de longoj de la du katetoj.

La vorto hipotenuzo derivas de la antikva greka ὑποτείνουσα (hipoteinousa), kombinaĵo de hipo- "sub" kaj teinein - streĉi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]