Hisaishi Jō

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joe Hisaishi

HISAISHI Jō (japanskribe 久石譲 [hisaiŝi ĝo], ankaŭ Joe Hisaishi) estas japana komponisto.

Li naskiĝis la 6-an de decembro 1950 en la prefektujo de Nagano, en Nakano. Lia vera nomo estas FUJISAWA Mamoru 藤澤 守 [fuĵisaŭa mamoru], kaj li elektis sian pseŭdonimon ĉar alternativa legmaniero de la signoj estas kuiŝi ĝo, kiu similas al la nomo de usona ĵazmuzikisto Quincy Jones.

Li precipe komponas muzikon por filmoj; ekde lia unua provo en tiun ĝenron en 1984 kun Naŭsika de la Venta Valo de direktoro Miyazaki Hayao, li komponis la muzikon por preskaŭ la tuta verkaro de Miyazaki.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.joehisaishi.net
Ekstera ligilo  http://hisaishi.homeip.net
Ekstera ligilo  http://www.nausicaa.net/miyazaki/hisaishi

Sinjoro Hisaisi havas sian propran TTT-ejon: http://www.joehisaishi.com/ (japane kaj angle)

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj