Historia monumento (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de kaj sur historiaj monumentoj

Historia monumento (rumane: monument istoric) en Rumanio estas monumento, kiu laŭleĝe estas konservinda kaj protektata pro sia valoro arta, arĥitektura aŭ historia. La monumentojn administras la Ministerio pri Kulturo, Kultoj kaj Nacia Heredaĵo (Ministerul Culturii, Cultelor și Patrimoniului Național).

Al ĉiu monumento oni asignas unikan identigilon, t. n. LMI-kodon (LMI = lista monumentelor istorice = listo de la historiaj monumentoj). Ekde 2004 ĝi konsistas el

  • la mallongigo de la distrikto, en kiu situas la objekto, laŭ la normo ISO 3166-2;
  • romia numero, kiu distingas inter monumentoj
    • I – arĥeologiaj
    • II – arĥitekturaj
    • III – en publikaj lokoj (statuoj ktp)
    • IV – memorigaj aŭ funebraj
  • minusklo, kiu distingas inter
    • a – monumenta ensemblo
    • m – unuopa monumento
    • s – arĥeologiejo
  • majusklo, kiu distingas inter monumentoj
    • A – de tutlanda intereso
    • B – de loka intereso
  • numero, kiu distingas inter samspecaj, samdistriktaj monumentoj. Ĝi povas enhavi punkton por subdividi ensemblon per postpunktaj numeroj.

Ekzemple la Ponto de Mensogoj en Sibiu havas la kodon SB-II-m-A-12107.

De 1992 al 2004 oni uzis alian strukturon. Ĝi kodis la distriktojn per du ciferoj, poste per majusklo indikis la gravecon de la monumento kaj per kvarcifera ŝlosilo distingis unuopajn monumentojn.

La listo de 2010 enhavas 29.540 monumentojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]