La Historia urboparto de Florenco estas la kvartalo 1 de la urbo, rekonata kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1982. La historia centro de Florenco, inkluzive de la interno de la mezepokaj muregoj, ĝi enhavas la plejparton de la kulturaĵoj de la urbo. Ĝiaj limoj estas la muregoj de la 14-a jarcento, konstruitaj danke al la komerca kaj ekonomia potenco de la urbo en tiu epoko.