Historia urboparto de Limo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historia urboparto de Limo*
Monda Heredaĵo

Casa de Osambela.JPG
Domo de Osambela
Lando Flago-de-Peruo.svg Peruo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 500
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Koordinatoj 12°03′05″S 77°02′35″O  /  12.05139°S, 77.04306°O / -12.05139; 77.04306 (Historia urboparto de Limo)
Registra historio
Registrado 1988  (12-a sesio)
Plie 1991
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Historia urboparto de Limo estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj de Peruo, kiu ĉefe konsistas el la distrikto Limo kaj la distrikto Rímac.

La urbo Limo, ĉefurbo de Peruo, festis fondita de la hispana konkistadoro Francisco Pizarro la 18-an de januaro 1535 sub la nomo Urbo de la Reĝoj,tamen, kun la tempo ĝia origina nomo restis, kiu verŝajne venas de la ajmara (lima-limaq aŭ flava floro) aŭ de la keĉua rimaq, t.e. “parolemulo”, pro la bruo de ĝia rivero Rímac.

Dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj de la 20-a jarcento, la historia urboparto de Limo moderniĝis per la konstruado de pluraj oficejoj kaj novaj loĝejoj. Tamen, ekde la 1970-aj jaroj, ĝi eniris en dekadencan periodon. Dum la 1980aj jaroj la afero pligraviĝis pro la cirkulado de veturiloj.

En 1988, Unesko deklaris la Monaĥejon de Sankta Francisko kaj poste en 1991 tutan historian urboparton de Limo kiel Mondan heredaĵon pro ĝia unikeco, la ariĝo de 608 historiaj monumentoj kaj aliaj historiaj stratoj kaj domoj.

Inter la konstruaĵoj de la historia urboparto de Limo ekzistas multaj balkonoj el la kolonia kaj respublika epoko kiuj donas al la urbo unikan karakterizon. La balkonoj varias laŭ grando kaj stiloj.