Historio de la Ĉina Popola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Por la historio de la ĉina civilizo antaŭ 1949, vidu Historio de Ĉinio.

La historio de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) detalas la historion de la lando ekde la establo de la Komunista Partio de Ĉinio en 1949. La ĈPR estas uzita hodiaŭ ofte sinonime kun Ĉinio, sed estas nur la plej lastatempa politika ento regi Kontinentan Ĉinion, antaŭita de la Respubliko de Ĉinio kaj miloj da jaroj da imperiaj dinastioj.

Socialisma transformo sub Mao Zedong (1949-1976)[redakti | redakti fonton]

Mao Zedong proklamas la establon de la Popola Respubliko

Post la venko de la komunistoj en la Ĉina enlanda milito, la Komunisma Partio de Ĉinio kaj ties gvidanto Mao Zedong deklaris la fondon de la Ĉina Popola Respubliko je la 1a de oktobro, 1949. Mao unue koncentriĝis pri revizio de la landproprieta sistemo de Ĉinio, kaj li emfazis la gravecon de klasbatalo kaj redistribuis terojn favore al la kamparanoj de la sistemeca persekutado de la bienuloj. Multaj historiaj konstruaĵoj kaj artefaktoj estis detruitaj kiel rememorigiloj de la "feŭda" pasinteco kiu malhelpis progreson.

En 1958, Mao iniciatis la Saltegon Antaŭen por kolektivigi kamparajn lokojn, kaj li alvokis agrikulturajn laboristojn produkti ŝtalon en iliaj malantaŭaj kortoj por pliigi ĉinan industrian produktadon. Estis grandega malsukceso kiu rezultis je giganta malsatego, kiu mortigis ĉirkaŭ 30-40 milionojn inter 1958 kaj 1961.

Mao tiame komencis la Kulturan Revolucion en 1966 kun la celo de elradikigi tradician ĉinan kulturon kaj trudi socialisman ortodoksecon. Ruĝaj Gardistoj teruris ordinarajn civitanojn kiuj estis juĝitaj esti kontraŭrevoluciuloj. Edukado kaj publika transportado venis al preskaŭ kompleta halto. Granda parto de la tradicia kulturo de Ĉinio estis detruita sistemece en la nomo de progreso. La kampanjo ne finis ĝis la morto de Mao en 1976.

Malbonega agrikultura kaj ekonomia planadoj rezultis je ruinigita ekonomio, nombro de mortintoj de proksimume 70 milionoj, kaj ekstermo de netaksebla kultura historio.

Ekonomiaj reformoj sub Deng Xiaoping (1976-1989)[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Mao, batalo por potenco rezultis inter la Bando de la Kvar, Hua Guofeng, kaj poste Deng Xiaoping. De 1980, Deng Xiaoping sukcesis establi sin kiel "supera gvidanto" de Ĉinio. Li antaŭvidis aplikon de "Socialismo kun Ĉinaj Karakterizaĵoj", kaj starigis politikon de "Reformo kaj Malfermiteco", kio malkolektivigis kamparajn lokojn kaj malcentralizis industrion. Deng kaj la Komunista Partio preferis ne kondamni Mao entute, kaj Deng adoptis la proverbon ke heredaĵo de Mao estis "7 partoj bonaj, 3 partoj malbonaj". Deng estas konata pro esti komencanta la sistemon de Specialaj Ekonomiaj Zonoj, klare limigitaj lokoj kie eksterlanda investo estas permesita preskaŭ sen socialisma sintrudo.

Kvankam la vivkvalito multe pliboniĝis sub Deng, li ankoraŭ estis kritikita pro sia absolutisma rego super la ĉiutaga vivo. Manifestacioj en Placo Tian An Men en 1989 rezultis je sanga militista subpremo, kio estis diskonigita ĝenerale kaj kondamnita ekster Ĉinio, sed multe estis kaŝita ene de la lando. Aliuloj asertas ke la Deng-epoko estis la radiko de senbrida korupto, degenerado de la medio, kaj riĉeca malegaleco en Ĉinio.

En 1979, la Ĉina registaro starigis ĝian Unuinfanan Politikon por provi regi ĝian rapide pliigantan loĝantaron. La polemika politiko rezultis je granda malpliigo en infana malriĉeco.

Frua kresko sub Jiang Zemin (1989-2002)[redakti | redakti fonton]

Eksploda kresko sub Hu Jintao (2002-nun)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]