Histriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La skulptaĵo Histriono, Gorges-Prosper Clere, 1860. Belarta muzeo en Nancy

Histriono (el la latina histrio - aktoro) estis burleska aktoro en Romio, en frua mezepoko (9-13 jc.) la vorto signifis ankaŭ vagantan vulgaran aktoron.

En Romio histrionoj kutime devenis de plebo, oni trovis ilian profesion malaltkvalita. Ili ne havis civitanajn rajtojn kaj povis ricevi fizikajn punojn. Tre malmultaj histrionoj sukcesis gajni estimon de la publiko. Kutime ili aktoris sen maskoj, en la -1-a jarcento pro influo de greka teatra kulturo ankaŭ en Romo aperis maskoj.

Mezepoka histriono estis vaganto kiu povis samtempe roli kiel muzikisto, dancisto, kantisto, rakontisto, gimnasto, besto-dresisto ktp.[1]

La vorto histriono priskribas ankaŭ aktoraĉon, kiu penas plaĉi al la publiko per krudaj efektoj kaj fanfaronas pri siaj sukcesoj[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]