Hoel la 3-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hoel la Tria de Bretonio
Duko de Bretonio (pretendanto)
Regado 1148-1154
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio (pretendanto)
Antaŭulo Conan la Tria
Dinastio Familio de Kornvalo
Patro Conan la Tria
Patrino Matilda de Anglio
v  d  r
Information icon.svg

Hoel la Tria de Bretonio estis duka pretendanto de Bretonio en 1148 kaj grafo de Nantes de 1148 ĝis 1156.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hoel estis konsiderata kiel la filo de la duko Conan la 3-a kaj de Matilda de Anglio, la filino de Henriko la 1-a Beauclerc. Ĉe sia mortlito, ĉar li opiniis Hoel nelegitima, la duko Conan la 3-a rifuzis agnoski lin kiel sian postvenonton kaj elektis kiel heredanton sian nepon Conan, filo de sia filino Berta kaj de ties unua edzo Alano de Pentievro, grafo de Richmond. Li lokis la junan estontan dukon sub la kuratorecon de la dua edzo de lia patrino Eudon de Porhoët.

Hoel la Malagnoskita estis agnoskita duko kaj grafo nur de la Nantes-anoj. Li subskribis kelkajn ĉartojn[1], sed baldaŭ rezignis pri la duka titolo kaj regis nur la graflandon de Nantes. En 1154, Conan la 4-a, aĝrajta por okupi sian tronon, devis batali kontraŭ sia bopatro, kiu tiam ŝatis la povon, kaj alianciĝis al sia onklo Hoel. Conan, la unue venkita, rifuĝis al sia angla apanaĝo de Richmond kaj Hoel siavice suferis malvenkon en la 16-a de Decembro 1154 apud Rezé.

En 1156, Hoel estis forpelita el sia graflando de la Nantes-anoj, kiuj akceptis kiel grafon Gotfredo Plantaĝeneto. Oni ne konas la daton de la morto de Hoel kun kiu finiĝis la dinastio de la grafoj de Kornvalo.

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

De konata edzino, li havis nur unu filinon, pri kiu oni scias nur pri la unua litero de la nomo : « O. », kiun li dediĉis al Dio ekde la 13-a de Aŭgusto 1149. Ŝi izoliĝis kiel religiulino en Coët ĉe la rivero Luaro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en 1153 li ĉiam uzis la titolon « Ego Hoellus, permissu Dei Britanniae dŭ, Conani comitis filiu » kiam li donis la grundon de Villeneuve al la abatejo de Buzay.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]