Hofufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hofufo

Hofufo, Al-Hofuf (ankaŭ Hofuf , Hofof'Hufuf) (en araba الهفوف} {transkribe al-Hufūf} estas la ĉefa urba centro en la oaza regionoo Al-Ahsa en la Orienta Provinco de Saŭdarabio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La propra urbo havas populacion de 1,200,000 (censo de 2009} kaj estas parto de pli grandloĝata oazareo de urboj kaj vilaĝoj de ĉirkaŭ 600,000 loĝantoj. Ĝi situantas interne, sudokcidente de Abkaik kaj la metropolita areo de Dhahran-Dammam-Al-Ĥobar ĉe la ŝoseo alsuda al Haradh. Ĝi estas la urbo plej proksima al la fama naftejo Ghawar, unu el plej grandaj en la mondo konvenciaj (surteraj) naftejoj.

Hofuf estas unu el ĉefaj kulturaj centroj en Saŭdarabio. Multaj tre konataj familioj loĝas tie. Kaj tie estas altlernejoj de agrikulturo, veterinara medicino kaj animalaj rimedoj de la Universitato Reĝo Faisal dum aliaj estas en Dammam. La kampuso de Hofuf havas ankaŭ lokojn kie saŭdiaj virinoj povas studi medicinon, dentosciencon kaj ekonomikon.

Legendo lokas tie la enterigan lokon de Lejla kaj Maĝnun, la protagonista paro de la plej populara amhistorio en la araba kaj islama mondoj. Estas legendo ankaŭ ke la reĝino de Ŝeba vizitis tiun urbon el sia regno de Jemeno.

Etnografio[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

25°23′N 49°35′E  /  25.383°N, 49.583°O / 25.383; 49.583 (Hofufo)