Regiono Ŝarkija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emirlando Ŝarkija)
Regiono Ŝarkija
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Supermara alteco209 m [+]
Koordinatoj23° N, 51° O (mapo)22.551Koordinatoj: 23° N, 51° O (mapo)
ĈefurboDammam
- koordinatoj23° N, 51° O (mapo)22.551Koordinatoj: 23° N, 51° O (mapo) [+]

Areo672 522 km² (67 252 200 ha)
Loĝantaro4 105 780 [+] (2010)

Poŝtkodo04 [+]
ISO 3166-2SA-04

Regiono Ŝarkija (Tero)
Regiono Ŝarkija (Tero)

Regiono Ŝarkija (Sauda Arabio)
Regiono Ŝarkija (Sauda Arabio)
DEC

Map
Regiono Ŝarkija

Vikimedia Komunejo:  Eastern Province, Saudi Arabia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono Ŝarkija aŭ kun difinita gramatika artikolo aŝ-Ŝarkija (arabe الشرقية, laŭvorte "la orienta", ofte nomata simple "orienta provinco") estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la pleja oriento de la lando kaj inkluzivas la kompletan saud-araban bordon de la Persa Golfo. Krome la regiono ankaŭ havas limojn al la najbaraj ŝtatoj Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.

La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Dammam; aliaj gravaj urboj estas Ĥubar, Hafar-el-Batin, Dahran, Mubaraz kaj Katif. La regiona areo ampleksas 672 522 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 3 360 157 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po {{5,0 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 11 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Dammam, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]