Katif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katif
governorate of Saudi Arabia
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 625 092  (2017) [+]
Loĝdenso 1 023 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 34′ N, 50° 1′ O (mapo)26.56848350.008851Koordinatoj: 26° 34′ N, 50° 1′ O (mapo) [+]
Areo 611 km² (61 100 ha) [+]
Katif (Sauda Arabio)
Katif (Sauda Arabio)
DEC
Katif
Katif
Situo de Katif

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qatif [+]
vdr
Larĝa foto pri moskeo en Katif

Katif, arabe االقطيف estas apudmara metropolo (urba areo kaj municipo, pli frue oazo) en Sauda Arabio, en Regiono Ŝarkija. La esprimo Katif estas derivita de "rikolto" aŭ "greno", signifante la pasintan agrikulturan historion de la areo.

Parko en Katif
Marborda aleo en Katif

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katif situas en orienta parto de la lando sur la marborda ebenaĵo laŭ Persa Golfo. Rijado troviĝas 393 km [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Katif komenciĝis en 3500 antaŭ Kristo. Komence fiŝkaptistoj, kamparanoj kaj komercistoj loĝis en la oazo. En la 13-a jarcento Katif estis ĉefhaveno de la regiono. Ĝis apero de la Otomana regno (18-a jarcento) la oazo apartenis plej ofte al la historia regiono de Barejno. Tamen en 1515 portugaloj konkeris ne nur Katif, sed ankaŭ Barejnon. Ili restis 80 jarojn. En 1549 la otomanoj transprenis la potencon kaj ili konstruis fortikaĵon. Ili restis ĝis 1913. Ekde disvolviĝo de la oleo-industrio en la malfruaj 1940-aj jaroj Kaṭif perdis sian gravan havenan statuson kontraŭ la proksima Dammam. Post malkovro de petrolo oni konstatis, ke Katif kuŝas super petrolo-kampo. La urbego evoluas pro tio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Katif laboras en la naftoindustrio aŭ en la publikaj servoj. La olea kompanio kompletigis la evoluon en 2004. La marbordo estas riĉa je fiŝoj, la urba marketo estas la plej granda en la Proksima Oriento. Qatif-vilaĝoj povas havi multajn daktilujojn kaj aliajn fruktojn. Grava akviga projekto (kompletigita en 1964) transformis la oazon en unu el la plej grandaj terkulturaj areoj en Sauda Arabio produktante datojn, rizojn, fruktojn kaj legomojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Katif kuras aŭtovojoj al la menciita Dammam, norda marbordo kaj interno de la lando. La flughaveno - kiu estas la plej granda en la mondo - estas komuna kun la najbaraj urbegoj. Ĝi troviĝas 30 km.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Katif havas dezertan klimaton. La temperaturo estas somere foje 50, vintre varias inter 2 kaj 18 °C. Tre malofte pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]