Holland (orgenfaristoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holland
Dinastio
familio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Holland estas la nomo de germana orgenkonstrudinastio en Turingio.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

La familio konstruis orgenojn dum kvar generacioj. Fondinto dinastia estis Johann Caspar Holland (1747-1834), kiu lernoknabis antaŭ 1770 ĉe ĉarpentisto en Asbach. Orgenfaradon li ellernis en la ateliero de la Fratoj Wagner je Schmiedefeld am Rennsteig. Samloke Holland laboaris inter 1775 kaj 1783 kiel juna memstarulo.wo er um 1775 bis 1783 als Geselle und dann als Werkmeister tätig war.[1] En 1790 li ilin posetulis transprenante la atelieron. En 1793 Holland jam faris la orgenon en la Kruco-kirko de Dresdeno.[2] Li sukcese daŭrigis la firmaestradon konstruante instrumentojn kiel en Saksujo tiel en Turingio.

La filo Johann Michael Holland (1778-1842) transprenis inter 1818 kaj 1820 la entreprenon. Ĝismorte li aktivis en Schmiedefeld.[3] La nepo Friedrich Wilhelm Holland (1804-1879) jam komencis la trian generacion. August Holland († 1902) verŝajne estis la filo de Friedrich Wilhelm; li translokigis la atelieron ĉ. la jaro 1880 disde Schmiedefeld al Untersuhl (Gerstungen). Post lia morto en 1902 estingiĝis la dinastio en kvara generacio.[4]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Multas la de ili faritaj instrumentoj. Konataj estas ekz. la jenaj:

jaro loko ejo bildo klavaroj registroj notoj
1788–1792 Dresden Krucokirko III/P 50 Finfaro de verko de la fratoj Wagner fare de Johann Caspar Holland; pereis[5]
1793 Ilmenau-Jesuborn Luterkirko I/P 11 Plej malnova konserviĝinta verko de Johann Caspar Holland sole. La konstruanto mem translokiĝis en 1819 kun la filo la instrumenton en la novan preĝejon okaze de kio la tuto ricevis pluajn dekoraciojn. En 1874 riparo fare de Holland.[6]
1824 Alkersleben Gregorio-kirko II/P 17 Novkonstruo fare de Johann Michael Holland
1831 Vacha Johano-kirko II/P 26 Novkonstruo fare de Johann Michael Holland; 2002–2004 restaŭris Orgelbau Waltershausen el Waltershausen[7]
1840 Eisenach Georgo-kirko III/P 40 plej granda novkonstruo de Johann Michael Holland, malantaŭ orgenfasadon de Georg Christoph Stertzing (1719); pereis[8]
1843 Mollenstorf Vilaĝa kirko I 5 senpedala novkonstruo fare de Friedrich Wilhelm Holland, muntado fare de Carl Laue[9]
1846 Urspringen Protestantisma preĝejo II/P 20 Novkonstruo fare de Friedrich Wilhelm Holland; 1983 pligrandigo fare de Hey Orgelbau[10]
um 1850 Dippach Katerino-kirko II/P 13 Novkonstruo fare de Friedrich Wilhelm Holland; 2006 restaŭrado fare de Orgelbau Waltershausen
1851 Kratzeburg Vilaĝa kirko I/P 1992 Novkonstruo fare de Wolfgang Nußbücker; konserviĝis la orgenfasado[11]
1858 Ilmenau-Manebach Kirko Kripo de Jezuo II/P 14 Novkonstruo fare de Friedrich Wilhelm Holland
1859–1860 Ilmenau-Wümbach Vilaĝa kirko II/P 13 Novkonstruo fare de Friedrich Wilhelm Holland; 2004–2007 restaŭris Orgelbau Schönefeld[12]
1867 Heldritt (Bad Rodach) Nikolao-kirko
1874 Fechheim (Neustadt) Miĥaelo-kirko
1889 Gerstungen-Oberellen Vilaĝa kirko II/P 15 Novkonstruo fare de August Holland

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pape: Lexikon norddeutscher Orgelbauer. Band 2: Sachsen und Umgehung. 2012, p. 155.
  2. Ulrich Dähnert: Historische Orgeln in Sachsen. Ein Orgelinventar, VEB Deutscher Verlag für Musik, Frankfurt 1980, ISBN 3-920112-76-8
  3. Pape: Lexikon norddeutscher Orgelbauer. Bd. 1: Thüringen und Umgebung. 2009, p. 131.
  4. Pape: Lexikon norddeutscher Orgelbauer. Band 2: Sachsen und Umgehung. 2012, p. 156.
  5. Matthias Herrmann (eld.): Die Dresdner Kirchenmusik im 19. und 20. Jahrhundert. Laaber, Laaber 1998, ISBN 3-89007-331-X, p. 221.
  6. http://www.jesuborn.de/html/orgel.html Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Orgel in Jesuborn
  7. Orgeno en Vacha
  8. Felix Friedrich, Eberhard Kneipen: Orgeln in Thüringen – Ein Reiseführer, Altenburg 2010, ISBN 978-3-930550-67-8, p. 185
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-23. Alirita 2022-03-09.
  10. Orgel in Urspringen, abgerufen am 23. Dezember 2017.
  11. Orgel in Kratzeburg. Arkivita el la originalo je 2021-04-13. Alirita 2022-03-09.
  12. [1]