Homogamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homogamio estas biologia termino, kiu priskribas la similecon de du seksaj partneroj ĉe homo kaj besto. Ĉe planto la homogamio rilatas, al la masklaj kaj inaj floroj.

Sociologio kaj zoologio[redakti | redakti fonton]

En la sociologio kaj en zoologio individuojspecioj estas homogamiaj, se ili preferas ĉe la elekto de la partnero samspecajn individuojn. Ĉe bestoj tio ofte rilatas al la koloro kaj la desegno de la plumaro aŭ pelto. Ĉe homoj temas pri aĝo, religio, edukiteco, profesia posteno, sed ankaŭ mondkoncepto kaj aliaj. La malo, do la elekto de plej eble malsimila partnero, nomiĝas heterogamio.

Botaniko[redakti | redakti fonton]

En la botaniko floroj estas homogamiaj, se ili estas duseksaj kaj la masklaj kaj inaj flororganoj estas maturaj samtempe, se la stigmo de la floro estas matura por akcepti la propran polenon. Homogamio estas la antaŭkondiĉo por mempolenigado de la floro.

La malo al homogamio estas proterandrio kaj proteroginio (vidu fremdpolenigado).