Hordelymus europaeus
Hordelymus europaeus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hordelymus europaeus kun Claviceps purpurea.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hordelymus europaeus (L.) Harz, 1885 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Hordelymus europaeus estas la sola specio de la la genro Hordelymus.
Priskribo
Ĝi estas staŭda. Ĝia spiko altas 6-12 cm. Ĝia infloresko estas spiko el maldensaj spiketoj triopaj en la kavetoj de la akso. Ĝia spiketo havas du glumojn kun longa aristo. Spiketo enhavas du florojn sed unu estas rudimenta kaj la ekstera paleo de la alia havas grandan ariston.
Parazitoj
Ergoto fungo parazitas ĝian ovarion.
Disvastiĝo
La specio devenas de la Malnov-Arkta ekozono. Ĝi vivas en ombraj zonoj kiel arbaroj.