Horní Fořt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Fořt
Horní Fořt
germane Oberforst
vilaĝo
Ŝtona sonorilejo: kultura memorindaĵo
Oficiala nomo: Horní Fořt
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Uhelná
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Domoj 21 2010
Rojo Račí potok
Situo Horní Fořt
 - alteco 297 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 31″ N 17° 00′ 54″ O / 50.37528 °N, 17.01500 °O / 50.37528; 17.01500 (mapo)
Loĝantaro 43 (2021)
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Fondo 17-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Fořt
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Fořt (germane Oberforst, Ober-Forst, Ober Forst) estas malgranda vilaĝo (domaro), kiu estas parto de municipo Uhelná en Ĉeĥio. La vilaĝo situas 1,5 km norde de Uhelná survoje ĝis Javorník. Vivas ĉi tie 43 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Domaron Horní Fořt fondis en la 17-a jarcento vroclava episkopo per forhakado de parto de samnomata Supra arbaro (germane: "Forst" estas ĉi tie en senco "ŝirmata, defendata arbaro"). Ĝi estas menciata unuafoje en la jaro 1669, kiam ĉi tie Johann Tümling (Timling) von Löwenberg, hetmano de la episkopa senjorujo Jánský Vrch establis kortumon kun kasteleto kaj muelejo, kiu estis pli poste avancita je memstara kavalira arbargardujo. Tiu pli poste apartenis al familioj Schubert-idoj kaj Schenkenbach-idoj.

En la jaro 1836 ĉi tie estis 15 domoj. Ekde la dua duono de la 19-a jarcento la posedantoj de la arbargardujan bienon klopodis fari industrian agadon kun prefere mallongtempaj rezultoj - estis ĉi tie ekde la jaro 1855 gisejo por prilabori arsenon el javorníka minejo, pli poste kreskas osta faruno kaj produktado de artefaritaj sterkoj. En la jaro 1913 estis ĉe la kortumo konstruitaj distilfarejo (ĝi funkciis ĝis 1961), sekigejo de terpomoj kaj ĝus nun funkcianta segejo. La bienon transprenis en la jaro 1949 Ŝtata bieno Javorník.

Horní Fořt estas dekomence de municipa establo en la jaro 1850 domaro de municipo Uhelná.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869179
1880159
1890143
1900141
1910139
1921170
JaroLoĝantoj
1930195
1950132
1961113
1970109
198093
199171
JaroLoĝantoj
200175
201151
202143

En Horní Fořt estas registritaj 21 adresoj : 20 daŭraj objektoj kaj 1 dumtepa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 18 domoj, el tio 15 daŭre loĝigataj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

El Horní Fořt eblas iri al Kankra valo kaj al Dancejo en Kankra valo.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]