Červený Důl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Červený Důl
germane Rothengrund
domaro
Kapeleto en Červený Důl
Oficiala nomo: Červený Důl
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Uhelná
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 2 2010
Situo Červený Důl
 - alteco 696 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 50″ N 16° 58′ 22″ O / 50.31389 °N, 16.97278 °O / 50.31389; 16.97278 (mapo)
Loĝantaro 13 (2021)
Fondo 1785
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Červený Důl
Portalo pri Ĉeĥio

Červený Důl (ĝis la jaro 1924 Červený Grunt, germane Rothengrund) estas domaro en Ĉeĥio, kiu estas parto de municipo Uhelná. Ĝi ricevis sian nomon laŭ rojeto Červený potok, kiu ĉi tie fontas. Ĝi situas en Riĥleba montaro, 6 km sudokcidente de Uhelná kaj 2 km norde de Nové Vilémovice. Sed Červený Důl troviĝas en agrabla natura pejzaĝo kaj ĝi estas uzata por refreŝigado. Vivas ĉi tie 13 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ registroj de paroĥo el Skorošice el la jaro 1600 komencas laŭlonge laŭ ŝoseo el Nové Vilémovice ĝis Račí údolí estiĝi unuaj loĝejoj en Červený Důl.

En la jaro 1632 kaj 1633 trafis ĉi tiean regionon pesto kaj granda nombro de loĝantoj falis kiel viktimoj pro ĝi. Mortintoj el la ĉirkaŭaĵo estis kunveturigataj sur veturiloj kaj oni sepultis ilin apud vojo al Červený Důl (la tn. Monteto de mortuloj, ger. Totenhübel). Estis ĉi tie sepultitaj ankaŭ mortintoj el batalo inter imperiestraj kaj svedaj soldataroj.

En la jaro 1774 akiris du aĉetistoj 13 terpecojn de senjorujaj paŝtejoj en spaco de Červený Důl kaj estiĝis ĉi tie nova kolonio, kiu disvastiĝas precipe post la jaero 1785. Loĝantoj de la domaro vivtenis sin per agrikulturo - per kulturado de ne tro fekunda grundo kaj per paŝtistado. En la jaro 1806 ĉi tie staris 14 domoj, en kiuj vivis 86 loĝantoj. En la jaro 1811 la domaro havis jam 17 domojn kaj 98 loĝantoj.

En la jaro 1832 estis decidite konstrui kapelo de sankta Roĥo kaj pli poste ankaŭ grandan gastejon. La domaro apartenis de komenco de municipa establo en la jaro 1850 al Nové Vilémovice, kun kiu ĝi estis en la jaro 1949 alligita al Uhelná.

Post ellandigo de devenaj germanaj loĝantoj en la jaroj 1945-1946 ĝi estis unue parte enloĝigita, sed pli poste tute forlasita kaj preskaŭ ĝi pereis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869108
188094
189096
190086
191086
192179
JaroLoĝantoj
193075
19504
196126
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
20012
20118
202113

Referenco[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Červený Důl hodiaŭ
Červený Důl hodiaŭ