Horváthertelend
Horváthertelend, kroate Ertelen estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. En la loknomo horvát signifas hungare: kroato.
Bazaj informoj
- Areo: 5 6 km²
- Loĝantaro: 83
- Poŝtkodo: 7935
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°10′38″N 17°55'42″E
Situo
Horváthertelend situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Horcholond". Post la mezepoko la komunumo senhomiĝis, baldaŭe unue kroatoj, poste germanoj alvenis. Post la 2-a mondmilito vivis en Horváthertelend 117 hungaroj, 41 germanoj. Vilaĝservoj estas biblioteko, vendejo, kafejeto, kuracejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika lerneja kapelo omaĝe al Reĝino de Rozario de 1928
- paroĥo el la 18-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Antonio el Padovo de 1807