Hoz y Costean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hoz y Costeán)
Hoz y Costean
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 0° 7′ O (mapo)42.127814350.11880512012101Koordinatoj: 42° 8′ N, 0° 7′ O (mapo) [+]
Alto 504 m [+]
Areo 57,477855 km² ( 574 7.7 855 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoz y Costean (Provinco Ŭesko)
Hoz y Costean (Provinco Ŭesko)
DEC
Hoz y Costean
Hoz y Costean
Situo de Hoz y Costean
Hoz y Costean (Hispanio)
Hoz y Costean (Hispanio)
DEC
Hoz y Costean
Hoz y Costean
Situo de Hoz y Costean

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoz y Costean [+]
vdr

Hoz y Costean [OZ ikosTEan] (aragone Oz y Costeán) estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi estas la rezulto de kunigo de la iamaj municipoj Hoz de Barbastro kaj Costean; la sidejo de la nova municipo estas en Hoz de Barbastro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Somontano de Barbastro, inter la valoj de la riveroj Cinca kaj Vero, proksime al la montaro Sierra de Salinas. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Hoz de Barbastro, Salinas de Hoz, Costean, Guardia kaj Montesa. La municipa teritorio enhavas ne regulan etendojn kun areo nordokcidente de iama Hoz kaj areo sudoriente el iama Costean.

Ĝi limas kun la municipoj Naval, Salas Altas, Coscojuela de Fantova, Buera, Cregenzán, El Grado kaj Barbastro. Oni parolas variaĵon de la aragona.

La loĝloko Hoz de Barbastro mem (700 msm)[1] (aragone Oz de Balbastro) estas je 66 km nordoriente de Huesca, sur deklivo de monteto, sur la dekstra bordo de la rivero Cinca, tre proksime de la Akvobaraĵo de El Grado, je 15 km de Barbastro, kaj ĉirkaŭ 140 km de Zaragoza. Ĝi estas komunikata per montaraj ŝoseoj nome laŭ la ŝoseo A-2208 kun Salas Altas sudokcidente kaj Naval norde; krome la tre montara ŝoseo A-2209 komunikas kun El Grado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam en romiaj tempoj. Estis ankaŭ araba loĝado. La loko estis konkerita de la reĝo Sanĉo Ramírez en 1094, samjare de la konkero de Naval, Salinas de Hoz, kaj Artasona. En 1462 Johano la 2-a de Aragono donis al Martin Doz, sia ĉasservisto, la Baronecon de Hoz (Hoz de Barbastro, Salinas de Hoz kaj Questre).

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj. En 1970–1980 kuniĝis Hoz de Barbastro kaj Costeán, kun ĉefurbo en Hoz de Barbastro.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Hoz y Costean kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 240 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Maria Magdala, konstruita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj sur restaĵoj de iama kastelo, kaj apuda rigardejo; la fontano de Sankta Ana; krucmonumento de Sankta Petro; tipa arkitekturo; kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

En Costean estas restaĵoj de iama kastelo, preĝejo kaj ruinoj de ermitejoj. En Salinas de Hoz estas restaĵoj de salproduktejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hoz y Costean en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hoz de Barbastro en la hispana Vikipedio.