Hradčany (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hradčany

La kvartalon Hradčany (kastel-urbon) en Prago fondis ĉirkaŭ la jaro 1320, en la tempo de reĝo Johano de Luksemburgio, la kastel-estro Berka de Dubá kiel malgrandan feŭdan urbeton. Ĝi konservis sian mezepokan planon kaj antikvecan karakteron de la konstruaĵoj, same kiel la Malgranda Kvartalo. Ĝi estis kvartalo precipe nobelara, escepte de la parto "Nový svět" (Nova mondo), kie loĝadis la malriĉularo de Prago. Ne pli frue ol la 5-an de junio 1756 oni altigis Hradčany je la kvara urbo de Prago. Baldaŭ poste, en la jaro 1784, oni unuigis la urbojn, kaj Hradčany fariĝis la kvara kvartalo. La centro de Hradčany estas la placo ("Hradčanské náměstí"), ĉirkaŭita plejparte per palacoj de la iama nobelaro. Origine la Kastelo estis apartigita disde la placo per fosaĵo, muroj kaj pordego, kiel memstara komplekso kun propra fortikaĵo.

Kastelo de Prago - Belvedere - Placo de Hradcany - Preĝejo De Sta Johano De Nepomuk - Nova Mondo de Prago - Kapucena Monaĥejo - Loreta Placo - Loreta Strato - Uvoz - Pohorelec - Strahov


Eksteraj ligiloj

greke http://www.prague-city.cz