Hu Jintao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio. Li estas la nuntempa prezidanto de Ĉinio. Li prezidantiĝis je la 15-a de marto 2003.

Biografio

Hu Jintao naskiĝis en 1942 en Ŝanhajo. De 1959 ĝis 1965 li studis en la eliteca Qinghua-Universitato en Pekino. Dum tiu ĉi tempo li aliĝis al la Ĉina Komunista Partio. Fininte siajn inĝenierajn studojn, li laboris en loĝeja kaj hidroteknika konstruado.

Li fariĝis en 1983 prezidanto de la Nacia Junulara Ligo kaj en 1985 sekretario de la Komunista Partio en la provinco Guizhou. En 1988 li fariĝis ĉefo de la Komunista Partio en Tibeto, kie li subpremis centojn da ribelintoj kontraŭ la ĉina okupado.

Jam en 1992 Deng Xiaoping antaŭvidis, ke Hu iam prezidantiĝos. Deng kaj Hu Yaobang subtenis lian politikan karieron, kiu efektive kondukis al la plej altaj postenoj. La 15-an de novembro 2002 li fariĝis - kiel posteulo de Jiang Zemin - ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio, kaj la 15-an de marto 2003 li prezidantiĝis.

Li estas rigardata ne kiel reformisto, sed kiel rigorulo.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Esperantlingva biografieto ĉe china.org.cn